Usonaj indianoj

Ĉi tiu artikolo temas pri la indiĝenoj de Usono.
Usonaj indianoj
ethnic group by residency
Nord-Amerikaj indianoj • usonanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Atsino nomata Assiniboin Boy.
Foto de Edward S. Curtis.

Usonaj indianoj (ankaŭ konataj kiel Indianoj, Usonaj indiĝenoj, aŭ Indiĝenaj, aŭ Aborigenaj popoloj) estas la indiĝenaj popoloj loĝantaj en la regiono nun en la ŝtato Usono de pratempoj ĝis nun. En Kanado oni konas ilin kiel la Unuajn Naciojn (vidu la koncernan artikolon). Ĉi tiu termino kovras multajn diversajn tribojn, ŝtatojn, kaj etnojn, multaj el ili ankoraŭ ekzistantaj kiel politikaj unuoj.

En la Usonaj ŝtatoj kaj iuj el la priloĝataj insularoj kiuj ne estas parto de la usona ĉeftero loĝas iuj indiĝenaj grupoj kiujn oni ne konsideras usonaj indianoj. Inter ĉi tiuj aliaj indiĝenaj popoloj en Usono estas la inuitoj, la jupikoj, kaj la aleutoj de Alasko, la indiĝenaj havajanoj (ankaŭ konataj kiel Kanaka Māoli kaj Kanaka 'Oiwi) de Havajo kaj aliaj popoloj de la Usonaj Pacifikaj Insuloj, kiel la Ĉamoroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search